1. Vizio estis en Ruslando
Por homoj indaj je pura fido
Laŭ revelacio de la ĉielo -
Peceto de l'mirinda Sanktosfero...
Du mondoj estis antaŭ mi:
Unu tergloba, alia ĉiela;
Unu simpla, intima kaj korpa,
La alia estis nekonata kaj fremda.
Ili libere trapenetras
Ĝis ĉi tiu tempo unu en la alia.
Nia mondo ne konas tiun mondon.
Pri ĝi la sciencistoj ne scias.
Nur sanktuloj povis
El iliaj piaj vilagxoj,
De ĉiuj mondaj zorgoj for
En momentoj de plej altaj lumiĝoj
Spirite kontempli de la Tero
Per la Diaj Vizioj
La eksteran Eternan Lumon.
Ne estas enirejo tien de ĉi tie.
2. Tiu mondo estas por la tergloba naturo
Neŝancelebla fundamento.
En ĝi reflektiĝas kaj vivas
La sankta esenco de l'tuta pasinteco.
Tie estas vilaĝoj, urboj,
Lagoj, riveroj, oceanoj,
Per la ĉiela lumo radiitaj.
Tie estas pramedio
De l'epoko de Adama senkulpeco.
Tie perfektas ĉiuj aferoj,
La naturo estas pura kaj hela,
Kiel en altaro de l'Sankta Templo.
Floroj kaj graminacoj kaj fruktoj
Tie kreskas sen difekto.
Belegas liberaj ĝardenoj
Kaj plenas de vivoplena nektaro.
Fluas riveretoj kun vivanta akvo
El la fekunda Fonto.
Super la plej pitoreskaj herbejoj
Sonas gaja birda pepado.
3. En la Sanktosfero, kiel inter ni.
Estas tie la samaj riveroj kaj lagoj.
Estas tie Uralo, Tibeto, Kaŭkazo.
Ĉio allogas por la rigardo.
Tie estas la sankta urbo Jerusalemo,
Ĉiuj urboj de la tergloba reĝlando,
Mia vilaĝo Gorbunovo,
Kabulo, Tobolsko, Atlanto, Romo -
Ĉiuj tiuj ĉefurboj kaj vilaĝoj,
Kiujn la tergloba mondo sukcesis krei,
Kaj sanktigis la Graco
De l'Ĉiela Beno.
Moskvo estas belega kaj pura,
La ĉefurbo de la Rusa regno,
Solena kiel revo -
Krucoj, kaj kupoloj, kaj templokapoj.
Tie la Templo de Savanto Kristo
Plenigita de sankteco kaj gloro,
Staras en la brileco vivanta
Super la ortodoksa Moskvo.
4. Moskvon oni ne vendis per aŭkcio,
Ne disturmentis, ne mortigis.
Koleraj atakoj de malamikoj
La sanktan Moskvon ne profanis.
Moskvo estis de tempo al tempo bruligata,
Sed tio estis la Moskvo surtera,
La brika-ligna-kanabtola,
Ne longedaŭra estis ĝi.
Ĉiuj surteraj materialoj,
Ankaŭ la oro, ankaŭ la brikoj,
Ankaŭ la kvarcvitroj, ankaŭ la ruĝaj kotonŝtofoj,
Ankaŭ la smeraldoj, ankaŭ la koraloj -
Ĉio, eĉ la marmoro kaj la granito,
La verdikton de l'tempo timas,
Ĝi ne submetos sian sorton,
Sed al la leĝo de l'morto estos submetita.
Ĉio malnoviĝos kaj brulos,
En la prapolvon transformiĝos.
Ĉion konkeros la verdikto de l'tempo,
Kaj ne restos eĉ la nomoj.
5. Sed kion la Kreinto benis
Kaj konfirmis laŭ nia kredo,
Kaj la bona mastro kreis -
Tio estos ĉi tie sed ankaŭ en la Sanktosfero.
Tie estos por ĉiam. Ĉi tie ĝis la tago.
Tie senŝanĝe. Ĉi tie malnoviĝante.
Tie senpeke. Ĉi tie pekante.
Tie estas la sfero de l'Spirito. Ĉi tie de l'fajro.
Kio en nia mondo estis kreita
Kaj kronita per la finaĵo -
Benita de la Kreinto
En la Sanktosfero ĝi reflektiĝis.
Alvenos epoko aŭdace malica.
Forgesos la pekantoj pri la ĉielo.
Terura milito komenciĝos.
Malkonstruos la templojn Satano
En Moskvo, en Krimeo, en Adis-Abebo.
Poste la fajro pasos kvazaŭ muro
Kaj kalcinos nian Teran globon.
6. Ĉu gravas fajro? Ĝi estas nur ĉi tie.
La Sanktosferon ĝi ne tuŝos.
Tien misiloj ne alvenos.
Tie ĉio inda savos sin.
Nek ventokirlo, nek flamo, nek akvo
Tie minacas al io,
Palacojn kaj kabanojn ili ne detruas
Kaj furiozas neniam.
Kion la profetoj rakontis al ni,
Timigante per fajra ĉevalo?
Nia malĝoja mondo brulos per fajro.
Ĉu ankoraŭ ne venis tiu limtempo?
Kiu aŭdis la profetan voĉon de l'ĉielo
Kaj pri Sodomo kaj pri Noa?
Subite aperos tiu momento.
Forbrulos ĉio putriĝanta, tera.
Dezerto estos post ni
Kaj balancado de l'akvo.
Sed kio meritas esti eterna,
En la Sanktosfero restos vivanta.
7. En la Sanktosfero estas majesteco.
Ĉiu materio tie estas malsama,
Neputriĝanta, eterna kaj pura,
De l'altaĵoj de la ĉiela Sinajo.
Tie lamoj humilaj vivas,
Kaj liberaj damaoj promenas,
Kolibroj mirindaj flugas
Kaj trinkas la aromon de la ĉielo.
Tie sendifektas la viva sino.
En la Sanktosfero forestas homoj.
Kun sia belega Eva
Adamo vivis tie en sia tempo.
Li pere de Eva fariĝis tera,
La tuta per la naturo li renaskiĝis,
Faris malbonaĵon al ĉiuj siaj parencoj
Kaj en nian mondon trafis.
Li fariĝis malfortika, apatia kaj malsana,
Panon akiradis, laboradis kun ŝvito.
De tiam la filoj de Adamo
Seniĝis de tiu Sanktosfero.
8. Tamen la Sanktosfero ne estas malplena.
Vizitas ĝin gastoj el paradizo -
La caroj, la apostoloj de Kristo,
Kaj ankaŭ la publiko simpla -
Kamparanoj, soldatoj, pastroj,
Komercantoj, ĉarpentistoj, monaĥoj,
Kiuj por la vero iris al la eŝafodoj
Sub la bruo de la diboĉa homamaso.
Kaj solajn kaj en kompanioj
Vi povas vidi sanktulojn tie -
Ili promenas en denaskaj lokoj,
Faras konversaciojn inter si.
Mi vidas multajn parencojn tie
El la jarcentoj de l'Krista renaskiĝo.
En la Sanktosfero ili ĉiuj trovigas
De l'Tago de Kristo ĝis la Supreniro,
Malĝojas kaj preĝas ĉiutage
Je la nomo de nia savo.
Poste ili iras reen al la paradizo,
Ekrigardinte al la lando de l'naskiĝo.
9. Nenimaniere, neniun fojon, neniam
Mi vizitis la Sanktosferon.
Pordoj ne ekzistas de ĉi tie tien.
La rakonton pri ĝi mi faras laŭ la kredo.
Laŭ la kredo mi aŭdas saluton,
La parolon de la tempoj malproksimaj sentante,
Renkonte al la altaj sferoj mi flugas
Kaj vidas la lumon de la Sanktosfero.
En la Sanktosfero mi vidas templojn,
Lokojn sanktajn de fora tempo -
Ili delonge forestas sur la Tero,
Ilin ruinigis furiozaj arogantuloj,
Ne indulgis ilin la centjaroj,
La roko ne protektis de la ŝtormoj,
La mano de konkeranto
Senpie krude malpurigis,
La fajro bruligis, la rivero forportis,
Kaj la terpolvo enterigis.
Sed la Sanktosfero konservas ĉion
Kaj la teron parencigas kun la eterneco.
10. Kaj kelkfoje inverse,
Okazas dubindaj kreaĵoj.
Kion la popolo kreis en pekoj,
Kio estas senigita de beno -
Tio en la Sanktosfero mankas,
Ĝi ne estas eterna, sed tergloba,
Parenca al la fajra geheno,
Ĝi vivas ne multajn jarojn.
Nur iomete skuiĝis la tera fundamento,
Fajro alvenis aŭ superakvo -
Kaj ĉio malaperis sen spuroj.
Tio estas la destino de ĉio tergloba.
En la Sanktosfero ne troveblas
Putranta kabaneto,
Nek apudpolusa vojo
De Vorkuto kaj ĝis Igarko,
Nek pacaj bestoj arestitaj
En senhomeca zooparko,
Nek maŭzoleo, nek metroo.
Tie estas la perfekta bono.
11. Kaj jen, la popola ondo
Fluas en keletaĝojn, en katakombojn.
Milito frapis per fajro.
Ekbrilis la nukleaj bomboj.
Kiu povis resti en la flanko?
La tero degelis pro l'varmego.
Sur ĝi la atestantoj de l'brulego
Forbrulis en la nuklea fajro.
La vivanta animo de atestanto
Tiajn hororojn de l'milito
Povis ekvidi de ekstere,
En la Sanktosfero dumtempe estante.
En la Sanktosfero ne ekzistas milito.
Ne aŭdeblas eksplodoj, tondro, ploroj.
Tie ne estas bezonataj katakomboj.
Staras Korsunjo, Pompejo, Trojo,
Plenaj de majesteco.
Tie estas regno de eterna trankvileco.
De tie ni rigardos ĉi tien,
Kiu tumulto ĉi tie estas nun.
12. Vekiĝis impertinenta Vaŝingtono.
La aŭdaca decido estas preta.
Ordonojn ĵetas la Pentagono
Komenci la lastan batalon.
Infero Lucifera, gaju!
Ĉiuj ŝipoj, fortikaĵoj kaj bazoj
Plenumis ĝiajn ordonojn -
La fulmoj-misiloj suprenflugis.
Portas la misilaj obusoj
La fajron de la finlasta milito.
La ĉefurboj ne plu bezonas
Diplomation kaj paradojn.
Ĉie alarmo kaj laborego.
De Alasko, el Saĥalino, el la maro
Al Vaŝingtono kaj al Uralo,
Kun nuraj fulmoj disputante,
Impetas la mortiga ondego.
Ne plu estos ĝojoj kaj doloroj.
Raketoj portas morton al ĉio.
La lasta himno. La lasta juĝo.
13. Nur je apenaŭ dudek minutojn
Moskvo plifruis la malamikon.
Kvankam la militon komencis Moskvo,
Sed la Okcidenton ne kovris dormantan.
Moskvo eksciis, ke nun
La usonaj misiloj
Portas respondajn salutojn
Kaj timindan faris ordonon:
Ellasi neŭtronajn ŝargaĵojn
Kun speciala forto kaj fajro.
Pri ili ĝis la fatala tago
Ne estis eĉ unu frazo en la gazetaro.
Venis ordono al sekretaj distriktoj,
Al specialaj raketodromoj
Fajrobati la malamikojn -
Doni liberon al batalaj neŭtronoj
Ataki la templon de l' naturo;
Laŭ ĉiuj naturaj leĝoj
Pro ili pereos la tuta medio,
Neŭtraliĝinte sen spuro.
14. Tia forto leviĝis,
Minacante detrui la tutan mondon,
Ke se ĝi tuj falu,
Ĝi frakasus la planedon je pecoj.
Ĉiu vivo finiĝos en la fajro,
Kaj homoj estos ĉiuj mortigitaj,
Kaj la tera globo eliros el la orbito
Pro la homara kulpo.
Kaj ĉi tiu atoma forto
La tuta impetis en la ĉielon -
La planedo post duonhoro
Por ni fariĝos komuna tombo.
Venas pereo por la bestoj,
Por la fiŝoj maraj kaj la birdoj ĉielaj,
Por bonaj kaj malbonaj homoj,
Por la famaj kaj nekonataj,
Por la plej liberalaj ideoj
Kaj por la regantoj malhonestaj.
Dismartelos ĉion la milito,
Venos trankvileco kaj silento.
15. Tuj el la submarŝipoj kaj de la tero
Kontraŭmisilaj obusoj
Renkonti la malamikon elflugis.
Ĉu estis senco de tiu barilo?
Ili aranĝis konkurojn.
Ili estis manovremaj kaj rapidaj.
Ili iris kiel meteoroj,
En la ĉielo serĉante la malamikon.
Ili vagadis kaj serĉis
En la ĉielo atomajn raketojn -
Kvankam senlimas la vasta mondo,
Sed iom trovis kaj batfaligis.
Iuj misiloj ne atingis la celon,
Ili estis paffaligitaj dum la flugo.
Iuj aliaj la celojn ne trovis,
Ili erare foriris de l'orbito
Kaj ne atinginte la teron,
Forbrulis kvazaŭ meteoritoj.
Sed tre multaj, alveninte,
La celojn frapis, ne indulgante.
16. Pri la eksplodinta milito
Multaj popoloj ne sciis -
Ili staris flanke
Kaj la rolojn tute ne ludis:
Havante la atoman rezervon,
Ordonojn de la impertinentuloj ili plenumadis,
Karese hipokrite flatadis
Kaj ne ŝparis glitajn frazojn.
Nur la ofenditaj ĉinoj
Faligis raketojn ĝis sepmil
Sur la kapojn de najbaroj ĉiuj,
Simile al salutaj mesaĝoj.
La ĉina celo estis klara -
Dum la ĝenerala bruo kaj tumulto,
Dum la murdado kaj milito,
Necesas malmultigi la loĝantaron,
Por ke spiri povu la lando,
Kaj la ĉinoj ne estu ĝenataj.
Ili batis ĉiujn najbarojn samfoje.
Ni komprenos la okazaĵon, ili diris, poste.
17. La mondo estas atakita. Du ondoj
Iras renkonte unu la alian -
Unu el la orienta flanko,
Ĉirkaŭirante kaj de la nordo kaj de la sudo,
Rapidas kovri Amerikon
Kaj bruligi ĝin ĝis la fundamento,
Por ke ne plu restu eĉ la nomo,
Por ke Ameriko ne estu;
La alia de la okcidento impetas
Per fajro bati la orienton,
Por ke inundu la fajra rivero
Ĉion, kio vivas kaj sin movas.
Vane kun la atoma fajro
Ideis ŝerci la homaĉoj
Kaj volis dissolvi en ĝi
Siajn pekajn pasietojn.
Pli bone ili batalu per bastonoj,
Uzu malfortajn pugnojn...
Ne, ili decidis disfendi la atomon.
Nun la fajron oni ne estingos.
18. La Tero ankoraŭ flugas
Kaj desegnas sur la ĉielo vojon
Tra spacoj kaj jarcentoj,
Preĝojn donante al Dio.
En la ĉielo por ĝi ne ekzistas baro.
Ĝiaj tempoj daŭros eterne.
Ĝi tuniĝu en valso senzorge
Inter la amikinetoj la planedoj.
Kvazaŭ belega steleto brilanta,
Ĝi eterne ŝvebu en la ĉielo
Kaj sur la eteraj veloj
Impeti, gaje ludante!
Kaj neniu kalkulus tagojn!
Kaj estus eterna bono!
Sed naskiĝis ja sur ĝi
La plej malutilaj mikroboj -
De tiuj mikroboj, de la homoj,
Aperis multe da malbono kaj kolero.
La fajron ili inventis,
Kaj sur la tero la fajron bruligis.
19. En tiu incendio estas kulpa
Hamo ŝalagan, la spirita mortinto.
Li estas postenhava kaj aroganta,
Ĉefmarŝalo la supera.
Li denuncis kaj mortigis,
Sekreta kunlaboranto en la armeo,
Facile atingis altan potencon,
Kaj poste ankaŭ festis la marŝaliĝon.
Ĉiufoje kiam li ŝanĝis rangojn,
Li ŝanĝis apartamenton kaj edzinon,
Facile ŝtelis el ŝtatkaso,
Venigis kromedzinojn el Katango.
En liaj manoj nun estas la direktilo.
Inter la ĉefuloj, li estas la ĉefa ĉefulo.
Aliajn la diablo ien forŝovis.
Li, la antaŭnelonga komisaro de l'regimento,
Eĉ tute ne suspektis,
Ke iam gvidos la regnan ŝipon.
Sed tiu ŝipo povos iri
Nur dum duonhoro ĝis la finalo.
20. La hamo almovas telefonon
Kaj vortojn krias tiajn:
- Varmegan linion! Blankan Domon! Vaŝingtonon!
Kiu? La Prezidento? La afero malbonas.
Landon cian informu.
Al via flanko de la planedo
Iras sovetiaj misiloj.
Flugi restis trionon de la vojo.
Ne ridetu. Estos malfeliĉo.
Mi ne scias kiom. Ci ne pravas.
Multe pli ol sufiĉe.
Eble trioble. Aŭ duoble.
Jes, la perspektivoj estas tielaj.
Resti vivi? Nekredeble. Ne klare.
Ne estos ŝanco por Moskvo.
En inferon ĉiujn! Unuanime!
Ni vivos pli longe ol vi.
Ĉirkaŭ dudek minutojn. Kaj bonege!
La planedo? Ĉu devas ripozi?
Haha! Ĉu entute ĝi restos!
21. Ruslando? Ĉu la unua komencis?
Ne mensogu! Rusujo ne kulpas!
Ĝi ne plektis intrigojn.
Ne, via memoro estas tro maldaŭra.
Kiu pereigis nian caron?
La ĥazaroj? Peĉenegoj? Hunoj?
Vi! Viaj hamoj! Loeb-Kunoj!
Vin malbenas la mondo ne vane.
Vi ĵetadis multe da oro
Por malico, por venenigo, por kalumnio.
La sanktan purecon de Rusujo
Vi insultadis, malpurigadis, mordadis.
Se Ruslando vivus plu,
Vi ne devus kasxe forkuri,
Pro farita al la popoloj malbono,
Al Apalaĉoj en la katakombojn.
Por viaj mallumaj aferoj
Flugas al vi la atomaj bomboj.
Sed ne koleru. Vi estas bona viro.
Mi havas la honoron. Bonsukceson. Ĝis. -
22. De kie devenis ĉi parolo
En la buŝo de Ŝalagan-hamido?
Li ne estis senigita de kapo,
Nur la honoro dume estis mortigita.
Antaŭ la fino, leviĝis la gardisto.
Ĉio fariĝis klara ĝis la limo.
La animo volis purigi sin.
Malaperis la laciga miraĝo.
Subite ŝanĝiĝis tute
La ĉefmarŝalo malbonfaranto -
De abomenaj ideoj
Kun malestimo li tuj forpuŝiĝis.
Tiel ŝanĝas ĉion la jarcentoj.
Ĉio scias tempon, lokon, mezuron.
Ĉio estos cindro kaj faruno.
Havante veran kredon,
Ni lasu ĉi tiun mondon dume,
Ni transflugu al Sanktosfero
Kaj spektu trans la oceanon.
Tie baldaŭ estos uragano.
23. La lasta kompatinda prezidento
El televidilo disaŭdigas:
- La plej horora momento venis.
La Sinjoro ne pardonas perfidulojn.
Kiel nin trafis tia finaĵo?
Ni ĉiam cedis al israelanoj,
Dum duonjarcento faris sensencaĵojn.
Ili nin malestimis kiel ŝafojn.
Ni donis ĉion al la cionistoj.
La ciono semis ĉie mensogon,
Senigis nian junularon de homa aspekto.
Ni vane vagis blinde.
Ni perfidis ĉiujn ronde,
Kaj la cionistoj pli arogis.
Ili atakis kaj atakis.
Ni ne volis defendi nin mem.
Pro tio, ni ricevos laŭ siaj aferoj.
Ni iris al la estonto sen celo.
Nia liberala sistemo forvelkis
En demagogiaj paroladoj ... -
24. Videblas la vaŝingtona ponto.
Super ĝi la minaca kometo
Senhonte suprentiras la voston.
Ankoraŭ estas longe antaŭ la tagiĝo.
Ĉie estas antaŭmatena trankvilo.
Ankoraŭ en la ĉiela oceano
Estas jubilo de la steloj eternaj.
Nebuleto iometa super la rivero.
Ne aŭdiĝas diversa bruo.
La aŭtoj ne zumas.
Silentiĝis akutkrioj de negridoj.
Novjorko ekdormis. La tero ekdormis.
En la templokorto preĝas malĝojante
Benita monaĥo Anastaso.
Senvorte ploras, ĉiujn amante,
Nikolao sur la ikonostaso.
Ridante pri io en la sonĝo,
La infanetoj dormas ĉe Thom Stasy.
Super la Babelo regas stela sonĝo -
Dormas la homa Babelo.
25. Alarmo eksonis tiam.
Vekiĝis la homoj, ekkuris,
Duonnudaj, sen honto.
Ne klare ĉion komprenis,
Kien kuri, kaj kion porti,
Kiaj estas ŝancoj subtere
Ne fariĝi koto kaj cindro
Kaj savi la pekintan animon.
Vane, persekutataj de timo,
Kaj ekhurlante kaj zumante,
Siajn motorojn ne ŝparante,
La aŭtoj obseditaj
Ĵetis sin tien-reen sovaĝe, sen pripenso,
Serĉante vojon por sinsavo.
Subite, aperis mallumo.
Ne estas signaloj. Ĉio sen movo.
Estis plena tumulto -
La komenco de l'apokalipso.
La peza obtuza bruo de l'tintiloj
Proklamis pri la morto sen vortoj.
26. Subite fulmo ekflirtis en la ĉielo.
La fajro ekbrilis. Kaj la tondro subite eksplodis.
La tero pro la tondro ektremis.
Ventokirlo fajrospiranta aperis.
La granda urbo estas tuta en la fajro.
Bruas timindaj frapoj.
Ĉiela mesaĝisto de Dia puno
Flugas sur la fajra ĉevalo.
Saltis en la ĉielon venrokirlo el la infero,
El la prakreita fajro,
Nek la montaro nek la kiraso
Estas barilo por tia fajro.
De kruela furiozo plena,
Pontojn kaj konstruaĵojn fortranĉanta,
Terura ondo ruliĝas,
Nek la kavojn nek la montojn rimarkante -
El la lucifera forno
La fajro venis, ĉion bruligante,
Ĉion muelanta en polvon.
Rezignis de homoj Alaho.
27. Sed kio koncernas la homojn,
Ili malaperis, forvaporiĝis.
Ĉu suferinto milda, ĉu aroganta maliculo -
En la polvo ĉiuj estis kunigitaj.
Vane avide la riĉuloj
Siajn trezorojn akumulis,
Pro ili tremis, ilin gardis
Kaj ĉirkaŭrigardis kiel strigoj.
Ili fuĝis al la aziloj
Kaj tie kun la riĉeco en la profundo,
Unumomente ne brulinte en la fajro,
En longaj turmentoj mortadis.
Niaj Homeroj ne povis
Antaŭe krei la bildon
De terura pereo de la tero,
Ĉar tiuj laŭmodaj kretenoj
Postsekvis la Majakovskiojn,
Obeante la permesitan rutinon.
Ne estis flamo en la vortoj.
Vana kaj kompatinda pepado.
28. La hodiaŭaj verkistoj bezonas
Kontraŭ kadavro de modernismo,
Kiel kontraŭ fiodoranta merdo,
Ĉionpurigantan klismon.
Ili orelbore ĉirpas
Pri la plej modernaj temoj.
La veraj poetoj mutas.
La banalaj skribuloj babiladas.
Ili en obscene aroganta grincado,
Streĉante sin por elparoli mesiaĵon,
Emfaze tenas paroladon,
Aroge afektmanieraj kaj abruptaj.
Ilia amplitudo estas larĝa.
En ili estas tro da "genieco".
Grimpante al la nuboj,
Supre suferante pro spirafekcio,
Rigardas ili fiere de alte
Al ni, al la malgrandaj hometoj.
Profetoj, genioj de la vizaĝo,
En la ventroj pico kaj maco.
29. La pereon en la nuklea fajro
Priskribi estas tute ne facile.
Mi devis vidi timindaĵojn
Percentoj proksimume je naŭdek -
Kolektivan bienon, la militon, la plumban hajlon,
La pafmortigojn, la grenprovizadojn,
Mankojn, malvarmon, malsatadojn,
En fera tenajlo Petrogradon,
La falon de multcentjaraj fundamentoj,
Morton de elsociigitaj infanoj,
La morton de animoj en kaptejo de ideoj,
La senhomecigon de la gojoj;
Mi trapasis la tutmondan militon,
En kiu la hamo sen bedaŭro
Direktis landon kontraŭ landon
Je la nomo de sinekstermado,
Pasis fremdujon, vivis en militkaptejo -
Ĉio ĉi estas observado de l'vivo.
La graco de l'vivanta vorto
Ĉion ĉi povas transdoni.
30. Mi ne estis en la nuklea fajro,
Kie dancis luciferoj.
Tiam la vizio estis al mi
De flanke, el la Sanktosfero.
La naturo, ion sentante, atendis.
Ĝi preĝis kaj silentis...
Fulmo ekbrilis komence
Kaj la ĉielon bruligis per flamo
Kaj blindigis ĉion vivantan.
Post tiam sekvis la frapo,
Ĉion fandis la granda varmego.
Alia epoko venis.
Tiel ĉio pereos. Ĉio mortos.
La lasta horo de l'tera malfeliĉo.
Malaperos sen spuro la popolo,
Kaj ĉesos niaj jaroj.
Tiel estis antaŭdirite.
La fajron de ne nia naturo
El la infero elvokis la homo
Por ke mallongigi la vivlimon de l'planedo.
31. Estas sufiĉe malĝoja afero
Priskribi la homajn turmentojn,
Iliajn ĉagrenojn kaj suferojn.
Aldone, jam ne estas bezono.
La tero bolas kaj brulas,
Kaj la nuklea flamo ardas,
La morto per nigra standardo balancas
Kaj timindan aferon faras.
La Granda Fajro en Babelo
Ĉion senkompate konsumadis.
Tie Lucifero festas la balon.
Tie Satano sidas sur la trono.
La fajro bruis kaj muĝis,
En la libero gaje ludante,
Ĉion sur sia vojo glutadis,
Per granda varmego fandiĝante
Cementon kaj ŝtonojn kaj metalon,
Pereon al la mondo aŭgurante.
Pereas la granda Babelo.
La sorto de l'mondoj. La vorto de l'tempo.
32. En la infero malluma estas triumfo.
Tien iras milionuloj,
La tuta cionista parencaro,
Gvidantoj, koruptitaj premieroj,
Iras regimentoj da profesoroj,
Ĉiuj kardinaloj, dukoj, grafoj,
Ĉiuj sindikatoj de Jimmy Hoffa,
Taĉmentoj da kartotrompistoj, ŝtelistoj,
Iras spionoj, ĵurnalistoj,
Trafis eĉ parto de grekoj,
Ateista aĉularo -
Ĉiuj komunistoj kaj sekuristoj.
En la triumfo estas multe de gastoj
Ĉe la Lucifero-faraono
De ĉiuj randoj kaj areoj:
Ĉiuj interpretistoj de la leĝo,
Solidaristoj de ĉiuj koloroj,
Ĉiuj friponoj de UNO -
Demokratia fiularo
Ne kalkuleblas ĉe Satano.
33. La tuta hemisfero estas en fajro
De Argentino ĝis Kanado.
El la Sanktosfero mi povas vidi
Lokojn, kie antaŭe estis urboj.
En la Sanktosfero tiuj lokoj
Restis tute nedifektitaj,
Brilis novaj palacoj.
Ĉie estis ordo kaj pureco.
Mi vidas la stratojn de Vaŝingtono
En neripetebla blankeco,
La katedralon, tute kompletan,
La kongreson, la grandan templon de la juro.
Etendiĝas laŭ Manhatano la Broadvojo,
Senigita de bruo kaj homamaso.
Mi vidas multajn preĝejojn
Kaj la kupolojn de la Sankta Triunuo
Inter la montetoj kaj la kampoj -
La malproksima insulo de l'rusa gloro.
Ĉi tie ĉio estas neputrigebla naturo.
Tie ĉio malaperis sen spuro.
34. La ĉefmarŝalo kaj hamo
Decidis informi la regnon
Pri tio, ke la aferoj nun estas fatraso.
Li ne kriegis hura kaj gloron.
Li ne riproĉis pastrojn, carojn,
Ne malbenis la kapitalistojn
Kaj la obskurajn monarkiistojn
Kaj marionetajn reĝojn.
Li ne sendis nebulojn en la eteron.
Li simple esprimis sin tiel:
- La malbenita Lenin estis malsaĝa.
Kaj ni estas liaj virŝafoj.
La milito! Ameriko jam ne plu estas.
Ĝi pereis senrevene
Pro niaj nukleaj misiloj.
Ĝi pereis per la morto de soldato,
Doninte anticipe la respondon...
Venis la lasta dato.
Ni ne plu havas ion por pri tio ĉagreni.
Sekundoj restas por vivi.
35. Kiam staris ĉe la direktilo
Caroj kaj kadukaj monaĥoj,
La rusa lando tenis sin,
Nin ne persekutis timoj.
Sed Rusio staris survoje
Kaj al ĉiuj maldignuloj malhelpis,
Per la kruco blokis ilian vojon,
Tenis la demonojn enfermitaj.
La malamikoj grincis per la dentoj,
La tutan mondon kaj la papon obeiginte,
Kaj en la ortodoksan caron
Ĵetis fajrojn kaj fulmojn.
La premieroj, la papoj, la reĝoj
Per ideoj kaj ĵurnaletoj
Helpis al la malbenitaj demonoj
Subite elŝiri sin el la kaĝo,
Kaj tiuj demonoj la atakon gvidis.
La batoj en la dorson estis trafaj.
La trono ŝanceliĝis kaj falis.
Tiel komenciĝis la demona balo...
36. Ni ne povas trovi sinpravigojn.
Ni estas demonoj, satanistoj, hamoj.
Ni delogis vin de la vojo.
Ni detruis viajn templojn.
Kaj vi kriis al ni hura.
Kial vi huraon kriis?
Kial vi ne senmaskigis?
Kial toleris nin hieraŭ?
Kie estas via Rusio? Kie estas via kredo?
Kie estas viaj tronoj, altaroj?
Kie la Ivanoj herooj?
Timis hamon sadiston!
La fajro tutmonda estas antaŭe.
Jen kien venigis la ĥaldeoj.
Sed mi kaj la aliaj gvidantoj -
Ni estas nur kompatindaj lakeoj,
Kun demona flamo en la brusto
De stranga kaj fremda ideo.
Ni estas malnobluloj, la gvidanta klaso,
Ni tiranas ĉiujn - nin mem kaj vin.
37. Tre longe nin toleris la Kreinto.
Mensogo, tabako, trompo, drinkado -
Al ĉiuj ĉi malordoj venas fino,
Fino al furiozo kaj malĝentilo... -
La fajro ekbrilis. Bato tondris.
La hamo ne havis tempon por fini la parolon.
La fajraj kirloventoj ekbolis.
Komenciĝis la nuklea incendio.
En la fajro estas la Ruslanda regno.
Subite eksplodis komence
La hamokratia Moskvo,
Ruza, peka kaj sanga.
Kiu povas plori pri ĝi,
Senigita de la gloro kaj de la krono
Kaj mortiganta carojn
Kaj piedpremanta la leĝojn?
Mortinta estas Moskvo sen altaroj.
Pereigis la hamoj faraonoj,
Ĵetinte en sangan oceanon
Cent milionojn da kristanoj.
38. Sed kie estis la feraj regimentoj,
Kanonoj, tankoj, mitraloj,
Grenadĵetiloj, minĵetiloj?
Ĉio ĉi estis bagatelaĵoj.
La lastan militon gvidis
La signaloj, la butonoj, la komputiloj.
La serĝentoj, la marŝaloj, la soldatoj
Ne pli gravis ol nuloj.
Ĉiuj estis viktimoj, sklavoj
De siaj propraj maŝinoj -
Atinginte la fatalajn supraĵojn,
La sciencoj fariĝis niaj ĉerkoj.
Neniu el fusilo pafis.
Neniu en atakon ĵetis sin,
Militajn planojn neniu desegnis,
Militkapti unu alian neniu provis.
Iu Dion humile laŭdis.
Alia virtuoze insultis.
Pro l'judistaj ideoj
Pereis la gojo kaj la judisto.
39. Pasas la frapa ondo
Kiel granda fajra muro.
Neniigas ĉion gxi,
Fluas kiel densa lavango.
Ĝi iras kiel uragano,
Ĉion sur sia vojo forbalaante,
La kreaĵojn de l'homaj manoj glutante,
Detranĉante ĉion ĝis plenpureco.
Ĉiu sur ĝia vojo forbrulas,
Kaj betono, kaj fero, kaj granito,
Momente fandiĝas, bolas,
Kaj ĉio vivanta mortas.
El la komence kreita mallumo
La batoj minace muĝis,
Tremis la montaj ĉenoj,
Brilante, la fulmoj ludis,
Kaj renversitaj de l'alteco,
La krutaj montoj mortis.
Kaj aŭdeblas, kiel malproksima sonoro,
De l'teraj profundaĵoj peza ĝemado.
40. Pro la eksplodoj de l'atomaj raketoj
La tuta ĉielo brulis per flamo.
Ne ekzistas savo por la vivantoj.
Ĉio malaperadis, mortadis.
Iĝis fermitaj la suno kaj la luno
Malantaŭ la fuma vualo.
Mallumo ekreĝis sub la luno,
Kaj la tempo ĉesis ekzisti.
En la montoj laŭ la bordoj de Danubo
Tertremoj komenciĝis,
La teraj sinoj skuiĝis,
Krakis la tera krusto.
En aliaj partoj de la tera krusto
Aperis kavoj kaj fendaĵoj.
Ekbolis fluoj de la magmo,
Trankvile dorminta ĝis tiu tempo.
Timindaj fajroj de l'vulkanoj
Kun granda forto ekmuĝis.
El la koro de la pereanta tero
Riveroj da lafo ekfluis.
41. Ĉiuj bomboj estis eksploditaj antaŭlonge.
Nia planedo ŝanĝiĝis.
Ĉio estas bruligita kaj forbalaita.
En la fumon transformiĝis la atmosfero.
La tuta mondo estis skuita.
La tera krusto estis varmigata,
Kaj la katastrofo disvolviĝis.
La homo mem estas pri tio kulpa.
Intertempe la neŭtronaj obusoj
Neŭtraligis
La aktivajn atomojn de la Tero,
Kaj ne estas al la reakcio barilo.
La ritmo progresanta malaperis.
La tero moviĝis pli rapide,
Perdis ĝian kutiman pezon,
La orbiton deklinis
Ien en la profundon de la ĉielo
Kaj solece mortadis.
La tero, perdinte la lumon de l'vivo,
Flugas al tombejo de planedoj.
42. Estis katastrofo kun la Tero.
Pro l'vundoj la planedo estis mortanta...
Vizio estis al mi tiam.
Mi venis al Moskvo el Uralo.
En la Sanktasfero estas graco.
Tie ne ekzistas spirita malakordo.
Tie ne estos allasita hamo ŝtelisto,
Oni ne devas atendi malfeliĉon.
Mi vidis la eternan Ruslandon.
La sonoriloj sonis tie.
En ĉiuj katedraloj la diservo pasis.
La caroj servis tie liturgion.
Ili vizite venas tien
El la Regno Dia sufiĉe ofte.
Ili ne bezonas trajnojn.
Tie proksimas distancoj.
De tie mi rigardis ĉi tien,
Leviĝinte pli alten je unu ŝtupo.
Mi konvulsiis pro la pekoj
Kaj ne skribis vantajn versojn.
43. Miaj gepatroj venis
Kun la propraj prauloj same tien.
Diskutojn vantajn ne faris,
Eĉ entute ne parolis.
Ĝuste tiam eksplodis la milito.
Soldato Petrov premis la butonojn.
La agoj de l'junulo ne montris timemon.
Sed tio ne estas lia kulpo.
Responde, la raketoj alflugis
Al Petrogrado kaj al Moskvo.
Al ĉio, kio estis en realo,
Ni rigardis el la Sanktosfero.
Komence estis alarmo inter la supruloj.
La gvidantoj kuradis kiel goriloj.
Poste signalo. Ĉies timo.
Unu bato de granda forto -
Moskvo disŝutiĝis je polvo,
Kaj la homoj ne bezonas tombojn.
Post tiam ankoraŭ unu bato.
Ĉion ekstermis momente la varmego.
44. La tagiĝo brilon ne ŝaltos.
Ne ekkantos, ludante, la infanoj.
La ĉevalo sur la kampo ne ekhenos.
Tiel ĉio finiĝis en la mondo.
Estingiĝis la helaj revoj.
Kaj se pasis ĉio ĉi,
Kial do ludis la somero,
La steloj brilis de alteco?
Kiu ĝuos la gloron de la vivo?
Kiu ĉion ĉi ampleksos kaj komprenos,
Kien ĉio ekzistanta iras?
Por kio la universo turniĝas?
La tero estas malplena. Ĝi estas kadavro.
Fermitas la sekretoj de la firmamento.
Tio estis la fino de la historio,
De la civilizacio de l'popolo.
Severas la sufera krono,
Kaj grandas la homa malfeliĉo.
Sed ekbrilos mondo alia
En granda gloro netera.
45. Tiam subite estis al mi
Neripetebla vizio.
Mi vidis en la atoma fajro
La ruinigon de l'civilizacio.
La tera sfero foriris,
Sed la Sanktosfero konservis
Kaj en ĝia pureco montris
La benitajn farojn.
Staras en la Sanktosfero urboj,
Katedraloj, preĝejoj, palacoj,
Majestaj domoj,
Ili estas hele ornamitaj.
La kupolojn de l'grandaj temploj,
La fruktojn de laboroj, sciencoj, pacienco,
Senmortajn aferojn dum jarcentoj,
La mirindajn kreaĵojn de l'artoj -
Ĉion la Sanktosfero ensorbis,
Kio estis inda je beno.
La agoj de la provizora Tero
Venis en la vivon eternan.
46. En la Sanktosfero Rusio vivantas.
Jubilas la vilaĝoj. ŝvebas la urboj.
Staras la regna Moskvo,
Vestita en la plej bonaj vestaĵoj.
En Rusujon oni investis tiom da laboro,
Tiom verŝis da sango kaj ŝvito!
Pasis multe malfacila laboro
Dum pezaj mil jaroj.
Io kun preĝo estis kreata,
Alia afero estis simple tiel plenumita.
La malbona estas nun bruligita.
La benita restis.
Moskvo de maldigno estas pura.
Ne estas maŭzoleo en ĉi tiu urbo,
Nek aliaj ĝis cent malpuraj lokoj,
Memorigantaj pri l'infero.
Sed la Templo de Savanto Kristo
En la tuta solena defilo
Ekŝvebis eterna kaj vivanta
En la Sanktosfero super Moskvo.
47. Kaj la tuta Ruslando antaŭ mi
Etendiĝis en la Sanktosfero
Per neĉirkaŭvidebla larĝeco,
Vivanta laŭ la Dia kredo.
Sur la bordoj de lagoj kaj riveroj
Troviĝas kamparanaj vilaĝoj -
Kaj laŭdon kaj miron
Indas la simpla homo.
Alte en la ĉielo suprenleviĝis
La okpintaj krucoj,
Kaj de la sonorila alteco
Oraj tintoj aŭdiĝis.
La kamparaj domoj estas belo,
Nepriskribebla per skribilo.
Kaj malantaŭ la domoj estas mirakloj,
Orspikaj kampoj.
Kaj super la domoj estas la ĉielo
Kaj la regno de l'Dia Graco.
Kaj kie estas la tera Rusujo? Ĝi
Estas mortinta, murdita, bruligita.
48. Kio pri la Tero? Tie la Caro estas murdita.
Tie estas sakrilegioj kaj blasfemoj.
La tero malsupreniris de ĉiuj orbitoj,
Perdis la potencon de gravito.
Ĉion elsuferis la tera brusto.
Ĝin perfiduloj piedpremis,
Kaj malĝentiluloj en ĝian vizaĝon kraĉis,
Ne dankemaj eĉ iomete.
Ĝin mokis Pikassoj.
Ĝi portis Iliĉon,
La malĉastiganton kaj la ekzekutanton.
Ĝin oni eksplodis, konstruante la vojojn.
Ĝi nutris ĉiujn egale,
Trinkigis per pura akvo,
Naskis bonan grenon,
Ĉiujn vestis kaj gardis,
Donis helan vinon
Kaj niajn kadavrojn enkorpigis.
Ĝi donacis al ni florojn.
Ni nur gruntis, la brutoj.
49. Ne troveblas la Tero en la mallumo.
Ĝi tiris la lunon kun si,
Ŝanĝis la eternajn vojojn,
Orbitojn serĉis novajn.
La ĉielo ludis ĝin,
Novajn direktojn al ĝi donadis,
Ŝanĝis la rapidecon de turnado,
Interŝanĝis la polusojn.
Ĝi vagis sensence
En la abisma profundo de la ĉielo.
Ŝia malĝoja spuro malaperis,
Ĝi estingiĝis kaj forpasis.
Demandu la sanktajn stelojn,
Ĉu ili vidis la planedon,
Flugantan en la ĉielo,
Portantan ien en Leton
La restaĵojn de la justa Rusujo,
Kiun granda Puŝkin prikantis?
Renkontante, ĉu ploris ili,
La lumoj de la Kreinto bruligitaj?
50. Prezentinte la socian malvirton,
Mi priskribis la forpason de la mondo,
Kiun mi povus imagi,
Ne sciante la sekreton de la tempo.
Mi esperas, ke ĉio estos ne tiel.
Mi esperas, ke tio ne okazos.
Mi esperas, ke la vero reviviĝos,
Kaj ekstermiĝos la furioza malamiko.
La Dia revelacio
Per la brilo la animojn lumigos,
La carojn al la carujo encarigos
Kaj tralumigos la eklipson de l'mensoj.
Estas peko orakoli pri la estonto.
Esti profeto ne pretendante,
Mi diris tion, kio estis donita al mi.
Sur mia vojo mi iras,
Akceptas ĉion, kio estas destinita.
La verserojn kaj la rimojn alternigante,
Mi kunmetas vantajn vortojn.
Kaj jen, ankoraŭ unu ĉapitro.